Kiswahili kiel lingvo de paco en naturamika etoso
Posted by BYELONGO ELISEE ISHELOKE on 20 July 2022, 23:20 SAST
(kiswahili estas la svahila nomo de lingvo svahila) Verkita de: Elisée Byelongo Isheloke kaj tradukita esperanten de Raita Pyhala (Saliko)
Mi dankas la dekolonizan skipon de la Londona Universitato pro la invito paroli pri tre grava temo, kiun mi konsideras nepra por voko por paco en la mondo, inter homgrupoj kaj por la prizorgado de nia vivmedio. Bonvolu lasi min nomi tiun ĉi prelegon pri interkultura komprenemo kaj kompreniĝo Kiswahili kiel lingvo de paco en naturamika etoso.
Mia prelego havas tri celojn:
La unua, klarigi kial interkultura kompreniĝo pli gravas hodiaŭ ol iam antaŭe;
La dua; montri kiswahili kiel ekzemplon pri tio, kiel lingvo uzeblas por konstrui pacon inter diversaj sektoroj; kaj
La tria, esplori alternativojn kaj lingvajn eblojn solvi niajn nunajn komunikado-problemojn.